Ĝi nur estas presita sur unu flanko (transflanke de la jaro), ĉe la supra dekstra kaj la suba maldekstra anguloj de la bileto. Ĝi enhavas unu literon sekvatan de 11 ciferoj.
Kiel mi trovas la ĉifreton? (1 litero, 3 ciferoj, 1 litero kun sola cifero)
La ĉifreto estas iomete kaŝita, tamen ĝi troviĝas sur la antaŭa flanko de la bileto, t.e. la sama flanko kie oni trovas la jaron kaj transflanke de la seriaj numeroj.
5 €: tut-maldekstre de la kolora areo, 1cm super la O de EURO
10 €: en la stelo, supre kaj dekstre de la O de EURO
20 €: en la plej maldekstra stelo
50 €: super la hologramo
100 €: la unua vorto de la teksto inter la fenestro kaj la steloj
200 €: dekstre de la sudokcidenta stelo, skribita vertikale