EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Bonvenon al EuroBillTracker.com

Saluton kaj bonvenon al la retejo de EuroBillTracker! EuroBillTracker (EBT) estas internacia neprofitcela libervola projekto, kiu dediĉas sin al la spurado de eŭrobiletoj ĉirkaŭ la mondo:

Kial mi devus spuri miajn biletojn?

Pro tio, ke ĝi estas amuza!

Ĉu vi iam ajn scivolis pri la rakonto, kiun la biletoj en via monujo rakontus? Kie ili jam estis? Kien ili iros? Tiu ĉi retejo helpas vin trovi tiun informon.

Kiel funkcias EBT?

Niaj uzantoj enigas la serian numeron de siaj biletoj en nian datumbazon, tiel ke ni scias, kie tiu bileto estis je certa dato. Kiam alia uzantoj ree enigas unu el tiuj biletoj, la sistemo kalkulas kiom malproksime kaj kiom rapide ĝi vojaĝis... simplega, ĉu ne? Kompreninde, ju pli da partoprenantoj, des pli da datumoj pri la vojaĝkutimoj de niaj eŭrobiletoj.

Tio ŝajnas interesa, kiel mi povas partopreni?

Antaŭ ol vi povas spuri viajn biletojn, vi devas krei konton kaj iĝi membro de nia komunumo. Uzu la ligilon Krei konton en la menuo maldekstra. Post kiam vi havas konton, vi tuj povas komenci spuri la biletojn en via monpoŝo.

Se unue vi volus lerni pli pri EBT, prenu rondiron! >>