EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Oftaj demandoj
  Biletoj  
  Spurado  
  La retejo  
 
  Uzantoj  
  Leĝaj  
  • Kio estas via privateca politiko?
    Jen mallonga resumo por la malpaciencaj:
    • Vian retpoŝtadreson oni neniam vendas aŭ donas al iu ajn tria partio.
    • Nepras uzi iom de la datumo kiun vi enigis por generi la retejajn statistikojn
    • La apogogrupo povas redakti vian biletdatumon se vi petas, sed nur la retestro povas atingi vian retpoŝtadreson.
    • Kuketojn oni uzas por konservi detalojn pri via seanco, kaj por aŭtomatigi ensalutojn, se vi volas
    Vidu la sekvantajn demandojn por pli da detaloj.

  • Kiel vi uzas mian retpoŝtadreson?
    EuroBillTracker sendos al vi retpoŝtan avizon kiam iu enmetis bileton kiun vi jam enmetis antaŭe. Se vi elektis la taŭgan markobutonon en viaj kontodetaloj, vi ricevados EBT-novaĵleteron retpoŝte ĉiujn kelkajn monatojn. Vi povas ĉesigi tiujn novaĵleteron, alklakante la ligilon ene de retmesaĝo, aŭ malelektante la markobutonon "Novaĵletero" en via kontodetaloj. Se estas gravan problemon pri via EBT-konto, la retestro eble kontaktus vin retpoŝte por klarigo. Vian retpoŝtadreson oni nek donas nek vendas al aliaj EBT-uzantoj aŭ triaj partioj.

  • Ĉu vi uzas kuketojn?
    Jes, ni uzas kuketojn por teni datumon pri via aktuala seanco kaj vian defaŭltan lingvon en kiu vi foliumas la retejon. Se vi elektis ke la retejo memoru vian ensaluton, oni stokos viajn retpoŝtadreso kaj ĉifrita pasvorto en la kuketo.

  • Kiu povas atingi la datumon kiun mi enigis?
    Aliaj EBT-uzantoj povas vidi vian uzantonomon, la daton kiam vi aliĝis, la lastan tempon kiam vi enmetis bileton, nombron de biletoj, nombron de trafoj, vian lokon kaj la adreson de via hejmpaĝo se vi provizis iun. Rigardu la listojn dekstren pri la supraj 10 uzantoj por kelkaj ekzemploj.

    La celo de ĉi tiu retejo nepras ke ni uzu parton de la datumo kiun vi provizis por generi statistikojn. Kelkaj el ĉi tiuj statistikoj estas publikaj, kiel la raportoj menciitaj en la alineo supren. Ankaŭ estas kelkaj statistikoj kiujn oni ne povas ligi al individuaj uzantoj, kiel la nombro de biletoj kiujn oni enigis por iu specifa lando. Rigardu la sekcion "Statistikoj" por ekzemploj.

    La EuroBillTracker-apogogrupo havas kelkajn aldonajn kapablojn: ili povas modifi la biletdatumon kiun vi jam enmetis, se vi informu ilin pri via uzantonomo kaj pri la seriaj numeroj de la bileto(j) kiu(j)n vi volas modifi.

    La moderigantoj de trafoj povas vidi liston de ĉiujn viajn trafojn. Ili povas decidi aŭ trafo estas interesa aŭ ne.

    La retestro havas plenan atingopovon super la datumbazo, inkluzive de via retpoŝtadreso. Ĉi tiu informo ordinare estas uzata por solvi problemojn rilate al ensalutoj. Bonvolu noti ke ni ne stokas vian neĉifritan pasvorton, do ne eblas ke iu ajn vidus vian pasvorton.

  • Kiel mi povas kontroli ke la datumo ĝustas? Kiel mi povas ĝustigi malĝustan datumon? Kiel mi povas forviŝi mian datumon for de via sistemo?
    All the data you've entered can be seen from the site. If there are errors in your user account (such as wrong postal code), you can fix this yourself by selecting Preferences in the left menu. If there are errors in the notes you have entered, please file a support request. See the Notes FAQ entry for details.
    In the unlikely event that you want to remove all data about yourself from this site (an option that is required by our data protection laws), please contact our support.

  • Kiel vi protektas la datumo kontraŭ nerajtiga atingo?
    Ni havas dediĉitan servilon por EuroBillTracker, tiel ke nur la EBT-administrantoj havas atingopovon al la servilo. La servilo mem lokiĝas en sekura kunlokejo kaj estas protektita de fajroŝirmilo. Oni nek traktas nek stokas datumojn ekster Eŭropa Unio. Tiu ĉi limigo estas devigita de eŭropuniaj datumprotektaj reguloj.

  • Kiun mi povas kontakti okaze de prileĝaj demandoj pri via privateca politiko?
    Tiu estas avij, ĉar la servilo funkciadas en Finnlando, do estas limigita de finnaj leĝoj.

    Jen la kontaktodetaloj:
    Anssi Johansson
    Viides linja 12 D 74
    FI-00530 HELSINKI
    FINNLANDO
    Telefono: +358 50 5275147
    Retpoŝte: ebtlegal "heliko" miuko "punkto" net
    Bonvolu ne uzi tiun adreson por kutimaj petoj pri apogo, tiucele vidu la adreson de la EuroBillTracker-a apogogrupo ĉe la malsupro de la paĝo.

 
 
Entute .:
Valoro.:4 146 056 000
Uzantoj.:217 551 
Biletoj.:225 799 077 
Interesaj trafoj.:1 302 748 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 426 531
2. Flag for Germanio ProChrist3 171 620
3. Flag for Germanio Save Julian Assange2 891 686
4. Flag for Nederlando Vermeer2 715 432
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 373 987
6. Flag for Germanio taucher2 168 500
7. Flag for Germanio BGO2 021 610
8. Flag for Germanio Math Murderer1 922 264
9. Flag for Germanio inDUS1 834 073
10. Flag for Germanio Hilden-Itter1 745 526
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Save Julian Assange6 570
2. Flag for Aŭstrio pluheaVen6 480
3. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.5 715
4. Flag for Germanio inDUS4 486
5. Flag for Germanio Hilden-Itter3 652
6. Flag for Slovakio petox3 223
7. Flag for Aŭstrio klapotec3 144
8. Flag for Germanio kiki13 133
9. Flag for Germanio roberdy2 884
10. Flag for Aŭstrio klaas klever2 800