EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Oftaj demandoj
  Biletoj  
  Spurado  
  La retejo  
 
  Uzantoj  
  Leĝaj  
  • Kial enskribu biletojn en la sistemon?
    Pro la plezuro!

  • Kiu fondis kaj zorgas tiun ĉi paĝaron?
    La retestro (Philippe) decidis estigi la retejon en decembro 2001. Multaj eŭropaj uzantoj nun kontribuas al la operacio de la retejo. Craco (Peter) regas la forumon, Avij (Anssi) donacis novan servilon al la retejo en somero 2003 kaj vartas ĝin. Nerzhul (Marko) helpas plue ellabori la retejon ekde 2005. Variajn aliajn taskojn plenumas voluntuloj, ekzemple tradukojn, retpoŝtan apogon, juĝon de la traflisto, administradon de la forumo, kaj la aldonon de lokaj koordinatoj. Ili faras ĉiun ĉi laboron senpage kaj nur pro la plezuro!

  • Kion mi sciu pri la interesaj teknikaj konceptoj malantaŭ la retejo?

    • Kaŝmemoro
      Por limigi la ŝarĝon sur la servilo, multaj statistikoj ne kalkuliĝas ĉiufoje kiam oni petas ilin. Anstataŭe, la unuan fojon kiam rezulto kalkuliĝas ĝi estas konservata en la kaŝmemoro kaj reuzata kiam ajn oni petas ĉi tiun statistikon dum kelka tempo. La minimuma tempo inter ĝisdatigoj dependas de la karaktero de la statistiko kaj varias inter malmultaj sekundoj kaj kelkaj tagoj.

    • Atendovicoj
      Iuj statistikoj tre longtempe kalkuliĝas, aŭ ili aperas sur paĝo kune kun tiom da aliaj statistikoj, ke la kunigita kalkultempo estus neeltenebla por niaj uzantoj. Tiuj statistikoj estas envicigitaj por posta kalkulo. Laŭeble, antaŭkalkulitaj (sed eble malaktualaj) statistikoj el kaŝmemoro montriĝos, kaj estos vidigitaj kursive, por indiki ke ili estas malaktualaj.
      Envicigitaj statistikoj kalkuliĝas fone kiam ajn la ŝarĝo sur la servilo permesas, do ne estas garantiaj tempoj de kreado aŭ refreŝigo. Iuj statistikoj daŭras tiom longe, kaj bezonas tiom da servilorimedoj, ke oni nur povas generi ilin nokte.

    • Unikodo
      Ekde majo de 2006 la datumbazo estas tenata en Unikodo (UTF-8). Do la grekaj literoj kaj la diakritaĵoj de ĉiuj lingvoj Eŭropaj, ankaŭ la slavaj, estas reprezentataj sammaniere. Tio gravas por sekvi la biletojn en la tuta Eŭrozono kreskonta. Preskaŭ ĉiuj retumiloj montras la paĝojn korekte. Tamen, kelkaj aliaj programoj, ekzemple malnovaj tekstotraktiloj kaj aplikaĵoj statistikaj, ne bildigas ĝuste certajn literojn en via dosiero CSV.

    • Mi vidis ligilon por EuroBillTracker kaj ĝi havis kelkajn invitanto-numeron en la URL. Kion ĝi signifas kaj kiel tiu ĉi sistemo iras?
      La uzantoj de EuroBillTracker povas inviti novajn uzantojn aliĝi al EBT uzante specialan invito-ligilon, kiu troviĝas en la sekcio "Pri la retejo", post ensaluto. Aliĝante al EBT per la invito-ligilo, la nova uzanto estas aldonita al la listo de invititoj de la invitanto; sed se la nova uzanto aliĝas rekte per la ĉefpaĝo http://www.eurobilltracker.com, la invito ne estos protokolita. Kolektante sufiĉe multajn invititojn, oni eblas akiri iom da famo, ĉar ekzistas listo de Plej Sukcesaj invitantoj en la statistikoj. La ĉefa kialo kial vi vidas tiajn anoncojn estas ke ju pli multaj uzantoj engaĝiĝas, des pli rapide la ŝanco por trafo pligrandigas. Unu menciinda aspekto estas ke la invitanto ricevas tute neniun financan gajnon pro invitante novan uzanton al la paĝo. Ni ĉiuj ja nur faras tion pro plezuro :)
      Ni instigas niajn uzantojn uzi komunan saĝon metante siajn anoncojn! Pli precize, ni postulas ilin eviti iun ajn situacion kie la anonco estus konsiderata kiel spamo. Uzantoj kiuj okazigas ĝenaĵon, ekzemple, en aliaj forumoj, povus trovi sia invititosumon malgrandigita aŭ nuligata.

    • Babelo kaj tradukoj
      Ĉar EuroBillTracker estas eŭropa kunlaboro, la teksestro petis ke iuj uzantoj traduku la retejon. Plejparto da eŭropaj lingvoj estas nun disponebla.

      Por organizi grandan grupon de tradukistoj (estas nun ĉirkaŭ 90 je decembro 2006), la teksestro programis interfacon "Babel" kiun li deklaris libera programaro (open-source). Vidu ankaŭ la retejon de PHPBabel.
      Se vi povas traduki la retejon al aliaj lingvoj, bonvolu nin kontakti. Ni igos vin tradukisto! Oni deziras precipe la lingvoj de landoj kiuj adoptos baldaŭ eŭron.

    • Interesaj trafoj kaj la sistemo de moderigo
      Ni aktuale havas duopan klasigosistemon por trafoj – trafo povas esti interesa aŭ ne. Se trafo estas konsiderata kiel neinteresa, ĝi estos moderigita kaj nek aperos en la listo de freŝaj trafoj nek estos uzata en rangordoj. Ne ĉagreniĝu se unu viaj trafoj igas moderigita, vi ankoraŭ havas plenan aliron al la pritrafa datumo kaj vi ankoraŭ povas kunpartigi ĝin kun aliaj uzantoj.

      Moderigo de trafo povas okazi aŭ permane fare de kelkaj elektitaj anoj aŭ aŭtomate se trafo kongruas kun certaj karakterizaĵoj, ekzemple se la intertempo estas 0 tagoj aŭ se estas multoblaj, tre similaj trafoj inter du uzantoj samtempe. Defaŭlte, ĉiu nova trafo estas konsiderata interesa.

 
 
Entute .:
Valoro.:4 145 848 210
Uzantoj.:217 544 
Biletoj.:225 788 611 
Interesaj trafoj.:1 302 697 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 426 531
2. Flag for Germanio ProChrist3 171 620
3. Flag for Germanio Save Julian Assange2 891 423
4. Flag for Nederlando Vermeer2 715 390
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 373 984
6. Flag for Germanio taucher2 168 500
7. Flag for Germanio BGO2 021 610
8. Flag for Germanio Math Murderer1 922 264
9. Flag for Germanio inDUS1 833 349
10. Flag for Germanio Hilden-Itter1 745 275
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Save Julian Assange6 307
2. Flag for Aŭstrio pluheaVen6 200
3. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.5 712
4. Flag for Germanio inDUS3 762
5. Flag for Germanio Hilden-Itter3 401
6. Flag for Germanio kiki13 004
7. Flag for Aŭstrio klapotec2 905
8. Flag for Germanio roberdy2 877
9. Flag for Aŭstrio klaas klever2 800
10. Flag for Slovakio petox2 682