EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Oftaj demandoj
  Biletoj  
  Spurado  
  La retejo  
 
  Reguloj & principoj  
  Uzantoj  
  Leĝaj  
  • Limoj de libere elekteblaj datumoj
    You are free to pick any username you like, design your profile and comment on your tracked notes. However, we will not tolerate offensive material, in particular insults, spam or references to adult or illegal content. Also, your username, profile and comments should not contain email addresses, URLs, political or religious content. While designing your personal profile please make sure to use valid HTML code, i.e., properly closed tags.
    Violations may result in an admin manually editing your data.

  • Komunaj kontoj
    Ni ne havas rigoran regulon pri kunpartigitaj kontoj, sed prefere fidas al la komunan saĝon de niaj uzantoj. La ĝenerala ideo estas, ke ĉiu spuru siajn proprajn biletojn, uzante sian propran konton. Tamen, estas okazoj kiam kunpartigo de konto estas pli prudenta, ekz. se viaj familanoj aŭ via geedzo ankaŭ spuras biletojn. Se vi kaj parenco komencis sekvi biletojn uzante individuajn kontojn, sed poste decidas kunigi ilin, simple petu plian asiston de nia apogogrupo.
    Multoblaj kontoj por unuopa uzanto (ekz. por testo, aŭ enregistro de bumerangaj trafoj) estas malpermesataj!

  • Biletoj deveninte de aliuloj
    Denove, la ideo estas ke ĉiu spuru nur biletojn kiujn li/ŝi persone tenis en la mano, sed uzu komunan saĝon. Ni ne petos vian 80-jaraĝan avinon aĉeti komputilon kaj enregistri konton ĉe EBT, do sentu vin libera peti ŝin se vi povus kontroli ŝian monujo kiam vi vizitas ŝin ;-) Tamen, ni ne antaŭenpuŝas la enigon de seriajn numerojn kiujn iu nekonatulo notis por vi. Ni respondecigos vin por ĉiu falsita bileto enmetita en vian konton.

  • Misuzo ĝenerale
    Ne estas menciinde, ke ni toleras nek elpensitajn bilet-enigojn en nia datumbazo, nek kreon de fikciaj trafoj. Bonvolu noti, ke tio specife ankaŭ inkluzivas enigon de publike konataj seriaj numeroj, kaj interpolitaj serioj el faskoj.

    Ni ja havas rimedojn eltrovi tian misuzon kaj daŭre laboras plibonigante niajn 'defendojn'. Pli aŭ malpli baldaŭe, ĉiu falsita enigo malaperos el la datumbazo, do eĉ se nenio tuj okazas al tiaj falsaj enigoj, tio ne signifas ke oni forgesis aŭ toleras ilin. Kontoj konviktitaj pri falsado kutime trovos ke oni forviŝos ĉiujn siajn enigitajn biletojn. Bonvolu, ne kaŭzi sennecesan laboron por ni.

  • Biletoj akiritaj vojaĝante aviadile, trajne, prame, ktp.
    Tiakaze, vi ne devu enigi la bileton kiel devenintan de la urbo kiun vi ĵus preterpasis kiam vi akiris ĝin. (Tio povus esti tre malfacila determini dum vojaĝante ŝipe aŭ aviadile.) Anstataŭe uzu aŭ la lastan haltejon, aŭ vian finan vojcelon.

  • Bumerangaj trafoj
    Tre rare iu uzanto ricevas bileton kiun li jam enskribis antaŭe al EBT. Ĉar vi ne povas enskribi la saman bileton dufoje, la nura maniero de dokumenti tiun eventon estas ŝanĝi la komenton. Bonvolu retpoŝte peti asiston de nia apogogrupo, ne forgesante mencii vian uzantonomon, serian numeron kaj valoron de la bileto, kaj la novan komenton.

  • Retenado de biletoj, artefaritaj enigaj skemoj
    Ni scias, ke eble estus tentado, starigi ian personan rekordon, retenante biletojn dum kelka tempo kaj poste enigante ilin dum unu sola tago, sed tio ne estas bona ideo. Tiu ĉi tipo de agado malakuratigas ĉiajn statistikojn, inter kiuj la plej gravaj estas malveraj tempostampoj, kun rezulto, ke la vojaĝodaŭro de trafoj estos malĝusta. Plej malbone, vi eĉ povus krei 'inversajn trafojn', kiam alia uzanto jam spuris bileton, kiun vi elspezis pasintece, sed ne enigis en EBT ĝis multe pli poste. Ĝenerale vi devus enigi la biletojn antaŭ du semanoj post akirinte ilin, prefere tiel baldaŭe kiel eble.

  • Spamado
    Kvankam ni ja aprezas la entuziasmon de iuj uzantoj, ni pasintece ricevis nombrajn plendojn pri spamado nome de EBT ĉe aliaj retejoj. Do denove ni postulas, ke niaj uzantoj uzu komunan saĝon kiam li metas iliajn reklamojn! Precipe, ni petas ilin eviti iun ajn situacion kie oni povus konsideri la propagandon kiel spamon. Uzantoj kiuj ĝenas, ekzemple, aliajn forumojn, eble trovos sian invititosumon malgrandigita aŭ nuligita.

 
 
Entute .:
Valoro.:4 146 130 645
Uzantoj.:217 558 
Biletoj.:225 803 726 
Interesaj trafoj.:1 302 719 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 426 531
2. Flag for Germanio ProChrist3 171 620
3. Flag for Germanio Save Julian Assange2 892 510
4. Flag for Nederlando Vermeer2 715 432
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 374 106
6. Flag for Germanio taucher2 168 500
7. Flag for Germanio BGO2 021 610
8. Flag for Germanio Math Murderer1 922 364
9. Flag for Germanio inDUS1 834 073
10. Flag for Germanio Hilden-Itter1 745 728
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Save Julian Assange7 394
2. Flag for Aŭstrio pluheaVen6 700
3. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.5 834
4. Flag for Germanio inDUS4 486
5. Flag for Germanio Hilden-Itter3 854
6. Flag for Germanio kiki13 444
7. Flag for Aŭstrio klapotec3 423
8. Flag for Slovakio petox3 223
9. Flag for Germanio roberdy2 884
10. Flag for Aŭstrio klaas klever2 800