EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Oftaj demandoj
  Biletoj  
  Spurado  
  La retejo  
 
  Uzantoj  
  Leĝaj  
  • Ĉu mi devas krei konton se mi volas partopreni ĉe EBT?
    Se vi volas sekvi viajn Eŭro-biletojn spure, jes, vi bezonas krei konton ĉe EBT, antaŭ enskribi biletojn. Certe vi povus rigardi statistikojn kaj observi kion la uzantoj faras, sed malhavus plimultan plezuron.

  • Kion datumon vi konservas pri mi kaj miaj biletoj?
    Ni stokas la jenajn erojn pri via konto: retpoŝtadreso, uzantonomo, ĉifrita pasvorto, profilo (via propra priskribo pri vi mem), la adreso de via retejo (se vi informis nin pri tiu), la tempo kiam vi aliĝis kaj kiam vi laste enmetis bileton, viaj defaŭltaj lando, urbo kaj poŝtkodo, la identigilo (ID) de la EBT-uzanto (se konata) kiu invitis vin al EBT, la IP-adreso de la komputilo uzata por atingi EBT, kaj kelkaj preferoj specifaj al la retejo kiujn vi agordis (lingvo de novaĵletero, disigilo de miloj, ktp).

    Rigardu la sekcion "Leĝaj" se vi volas lerni pli pri kiel oni uzas vian datumon, pri datumosekureco ĝenerale, kaj leĝaj aferoj pri datumstokado.

    La jenan datumo estas stokata pri ĉiu bileto kiun vi enigas en la sistemon: via uzanto-identigilo (ID), biletvaloro, seria numero, via komento pri la bileto, dato kaj horo kiam vi enigis la bileton kaj loko de la bileto (lando, urbo, poŝtkodo).

    Por plia informo pri bileta datumo, rigardu la sekcion "Biletoj" de ĉi tiu helpopaĝo.

  • Kial mi devas doni al vi mian retpoŝtadreson?
    La retpoŝtadreso estas bonega formo de uzanto-identigo. Ĝi ankaŭ ebligas vin libere elekti (kaj ŝanĝi) vian uzantnomon. Via retpoŝtadreso neniam estos intence vendata aŭ kunpartigita kun iu ajn. Plej grave, ĝi uziĝos por avizi vin, kiam unu de viaj enskribitaj biletoj estas denove trovita ie.

  • Mi ne povas ensaluti.
    Bonvolu rememori ke vi ensalutu pere de la retpoŝtadreso kaj pasvorto kiujn vi elektis kiam vi registris ĉe EBT.

    Se vi forgesis vian pasvorton: Provu reensaluti uzante vian ĝustan retpoŝtadreson kaj iun ajn malĝustan pasvorton. Vi vidos mesaĝon enhavantan ligilon. Se vi alklakas ĝin, vi ricevos al via retpoŝtadreso retmesaĝon, kiu enhavas ligilon ebligante vin estigi novan pasvorton. Pro kialoj de sekureco, ni ne povas sendi vian pavorton al vi rekte. Ĝi estas konservata en ĉifrita formo en nia datumbazo, do eĉ ni mem ne scias ĝin.

    Se via retpoŝtadreso ne funkcias: Bonvolu sendi al ni retmesaĝon kiu priskribas vian problemon, kaj enhavas tiom da informo kiel eblas pri via EBT-konto, t.e. via uzantnomo, via iama retpoŝtadreso, proksimuma nombro de biletoj, defaŭltaj urbo kaj lando. Bonvolu NE sendi al ni vian supozitan iaman pasvorton! Ni poste laboros super solvo por vi, t.e. korekti misliterumojn, eltrovi kiun el viaj retpoŝtadresoj vi uzis por registri ĉe EBT, aŭ asigni al vi novan adreson.

  • Kelkaj uzantoj enskribis centmil biletojn. Ĉu ili gajnis en loterio aŭ kie trovis tiom multajn biletojn?
    La plej supraj uzantoj vidas plejmultajn biletojn al sia laborloko. Ĝenerale la nombro de biletoj enskribitaj ne indikas ke la uzanto estas riĉa.

  • Kiel mi povas kontaktiĝi kun aliaj uzantoj?
    Uzu la forumon, aŭ IRC-u, por komuniki kun aliaj uzantoj de EBT. Se vi volas kontaki iun certan uzanton kiu ne frekventas la forumon, ni bedaŭras. Ni neniam donas la retpoŝtadreson de uzantoj, al neniun.

 
 
Entute .:
Valoro.:4 347 774 655
Uzantoj.:224 837 
Biletoj.:237 406 961 
Interesaj trafoj.:1 370 177 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 659 042
2. Flag for Germanio ProChrist3 218 224
3. Flag for Germanio stop religions wo...3 199 587
4. Flag for Nederlando Vermeer2 765 558
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 660 555
6. Flag for Germanio taucher2 337 200
7. Flag for Germanio inDUS2 053 441
8. Flag for Germanio BGO2 022 569
9. Flag for Germanio Math Murderer2 016 612
10. Flag for Germanio Hilden-Itter2 003 983
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Hilden-Itter4 431
2. Flag for Aŭstrio Moise4 208
3. Flag for Aŭstrio pluheaVen4 150
4. Flag for Slovakio petox4 074
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.3 685
6. Flag for Italio araneus3 637
7. Flag for Aŭstrio klapotec3 284
8. Flag for Aŭstrio kleineshasal852 930
9. Flag for Germanio stop religions wo...2 814
10. Flag for Francio Kleman2 611