EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Association Européenne des EuroBillTrackers

Celoj

La Eŭropa Asocio de Eŭrospurantoj, oficiale nomata "Association Européenne des EuroBillTrackers” (A2E), celas pluigi la ekziston kaj la kvaliton de la retejo EuroBillTracker. La kialo malantaŭ la asocio estas konstanta kresko de la retejo ekde ĝia fondo, en 2002. La Asocio kreiĝis maje 2008.

La ĉefaj taskoj kaj celoj de la asocio estas*

  • posedi ĉiujn intelektajn posedaĵojn rilatajn al EuroBillTracker, inkluzive de la retejo kaj ĝiaj pluraj domajnnomoj. La posedaĵoj rilataj al EuroBillTracker ankaŭ inkluzivas ĝian kodon, la datumbazon, la tradukojn, kaj tiel plu
  • respondeci pri ĉiuj problemoj rilataj al EuroBillTracker
  • akiri kaj garantii la plej bonajn kondiĉojn por spuri eŭrobiletojn
  • diskonigi spuradon de euxrobiletoj
  • promocii komunikadon inter la uzantoj de EuroBillTracker
  • protekti la datumbazon de EuroBillTracker
  • financi, kiam bezonate, la diskonigon kaj la ilojn de EuroBillTracker
  • garantii senpagan uzadon de la retaj iloj de EuroBillTracker

*laŭ la oficialaj statutoj.

La asocion konsistigas Estraro, kiu renkontiĝas ĉiumonate por diskuti la tagorderojn proponitajn de la estraranoj kaj de la laborgrupestroj. La Estraro ankaŭ pridiskutas la internaciajn renkontojn kaj la kandidatiĝojn por ilin gasti. Pliaj informoj pri la Estraro kaj la Laborgrupoj troveblas en la sekcio "Estraro kaj laborgrupoj"

Ankaŭ eblas iĝi anoj de la asocio. Se vi interesiĝas pri tio, bonvolu aliri la sekcion "Kiel aniĝi"

Nasko de la Asocio (2008)

La unuaj paŝoj direkte al la Eŭropa Asocio de Eŭrospurantoj - Association Européenne des EuroBillTrackers (A2E) okazis komence de 2008, kiam la fondintoj kaj la peruloj komencis pretigi la oficialan registriĝon de la asocio. La asocio registriĝis en majo 2008 kaj tiam ĝi iĝis la leĝa posedanto de la retejo EuroBillTracker.

La retejo ja ekzistis antaŭ A2E. Ĝi estis kreita de Philippe Girolami kaj lanĉita je la sama tago, kiam la eŭro ekcirkulis en pluraj eŭropuniaj landoj (la 1-an de januaro 2002). Dum la jaroj, la retejo plipopulariĝis kaj multaj volontuloj komencis prizorgi ĝin, sed iom post iom ekestis miskomprenoj inter la volontuloj kaj la leĝa posedanto. La krizo atingis sojlan nivelon la 25-an de decembro 2007, kiam la leĝa posedanto de la retejo ekspostenigis ĉiujn volontulojn. Ilia reago konsistis el malfermo de kopia retejo, kun ekzakta kopio de la ĝistiamaj datumoj de EBT. Ekde tiam, la retejo praktike duobliĝis dum kelkaj tagoj.

La duigo de la datumbazo ne povis daŭri kaj evidente sensencis. La du partoj, danke al perado de Bruno BERKEN (Phaseolus) kaj Théo DE JONCKHEERE (de-jo), sukcesis akordiĝi; laŭ la "Akordo de Gennevilliers", nomita pro la pariza suburbo kie okazis la renkontiĝo, ekestu neprofitcela asocio kiu posedu la retejon kaj prizorgu ĝian mastrumon. La du retejoj kuniĝis je la 12-a de januaro 2008. La malnetojn de la asociaj statutoj verkis Bruno BERKEN kaj la unuaj postenoj estis la jenaj: de-jo (prezidanto), avij kaj Giro (vicprezidantoj), Phaseolus (kasisto) kaj Nerzhul (sekretario). Oni povis aniĝi al la asocio kontraŭ kotizpago je 10 eŭroj jare.

Evoluo (2008-2011)

A2E registriĝis kiel neprofitcela asocio laŭ la franciaj leĝoj, kaj komence de la 2008 leĝa kaj intelekta posedo de EBT aljuĝiĝis al A2E. Aŭguste de 2008 okazis la unua Ĝenerala Asembleo, en Ljubljano, kie oni elektis la unuan estraron.

La Akordo de Gennevilliers antaŭplanis la estiĝon de pluraj laborgrupoj: evoluigo, teknikaĵoj, datumbazo kaj komunikado. Dum la sekvaj jaroj oni enkondukis plurajn ĝisdatigojn, kiel la ligoj inter uzantoj, la administraj subdividoj de landoj, kaj tiel plu. Cetere, kontrolo de eraroj kaj trompoj estis plibonigita danke al la "purigistoj", laborgrupo kiu komencis statistike analizi la datumojn por trovi kaj forigi trompojn. Oni poste kreis kroman laborgrupon por prizorgi la Helposistemon.

Kvankam la internaciaj renkontoj de EBT jam okazis antaŭ la fondo de A2E, poste ili iom pli oficialiĝis, pro la bezono okazigi ĉiujaran Ĝeneralan Asembleon de la asocio. Ekde 2009, la Asocio organizas du oficialajn internaciajn renkontiĝojn ĉiujare; krome, tre pluraj lokaj renkontiĝoj ankaŭ okazis. La internaciaj renkontiĝoj okazis en Ljubljano (Slovenio), Bolonjo kaj Feraro (Italio), Vieno (Aŭstrio), Malto, Florenco (Italio), Kalkar kaj Barcelono (Hispanio).

Dum siaj unuaj jaroj, A2E sukcesis pluteni EBT kiel senpagan retejon, eĉ sen reklamaj rubandoj. La nura enspezo por repagi la funkciigajn kostojn estis aniĝkotizoj kaj donacoj, kio ne tro altis, pro la limigita kvanto da anoj. Kvankam tio sukcesis dum la unua periodo, ne estas certe, ĉu ĝi plu elteneblos dum la estonto, ĉar iam oni devos aĉeti novan servilon.

Dum tiu ĉi periodo, la anokvanto estis limigita (malpli ol 100, malgraŭ ke la forumanoj estas 7000 kaj la aktivaj retejanoj estas 100-150 mil). Kadre de kampanjo por diskonigi kaj popularigi la asocion, la Estraro decidis starigi prian retejon.

Estraro

Kiel deklarite en la asociaj statutoj, la Asocion direktas Estraro. Ĝin konsistigas unu reprezentanto el ĉiu lando de Eŭrio, krom unu reprezentanto el unu lando ekster Eŭrio; ĉiuj ĉi estas elektitaj de la Ĝenerala Asembleo, kaj ilia posteno daŭras du jarojn. La estraro sekve elektas la prezidanton, du vicprezidantojn, la kasiston, la sekretarion kaj la respondeculon pri renkontoj; ĉi-lasta ankaŭ havas la taskon komuniki la decidojn de la estraro al la asocianoj, koncerne la internaciajn renkontiĝojn de la asocio. Pro sia sindonemo al EuroBillTracker, tri anoj ricevis la statuson Fondinto. La Fondintoj ankaŭ partoprenas la Estraron, sendepende de la landaj reprezentantoj.

La nunaj estraranoj estas:

  • Flag for Germanio Ludwigsfeld
  • Flag for Francio Yok's (kasisto)
  • Flag for Nederlando eddydevries (prezidanto, kongresa respondeculo)

La fondintoj estas

  • Philippe GIROLAMI (Giro)
  • Anssi JOHANSSON (avij, sekretario)
  • Marko SCHILDE (Nerzhul)

Kutime, la estraro retkunvenas ĉiumonate por diskuti ĉiujn tagorderojn proponitajn dum la monato. Ĝi ankaŭ decidas kiam eklabori pri la sekvaj Someraj kaj Vintraj Renkontoj, diskuti pri ŝanĝoj de la asocio kaj doni apartajn taskojn al unuopaj anoj de la estraro.

Oni kreis foruman sekcion por publikigi ĉiujn oficialajn informojn koncerne al la asocio. Tie oni ankaŭ rajtas afiŝi sugestojn por la estraranoj. Krome, en la vialingva sekcio de la forumo vi povus trovi informojn pri la asocio en via propra lingvo.

EBT Working Groups

Upon the creation of the European Association of EuroBillTrackers, a number of Working groups were also set up with the aim of seeing to the needs of the association, its members and its website. All members of the Working Groups are volunteers and no one receives any payment from the association. These working groups are the Development, Technical operations & Maintenance, Database, Communication, Support and Translation working groups. The leader of each working group is invited to attend the meeting of the Board of Directors which is usually held monthly.

Development

Headed by klapotec, this group’s task is to add and update features to EBT’s software and related tools. Some of the features implemented by this group were the regional divisions of each country and the user connection feature. They have also provided a website where users can put forward their suggestions for EBT improvements, which can be then be voted for by other members.

Technical

The tech team, led by avij, deals with all the technical issues required to run and maintain the website. This includes installing new hardware, hosting of the web site, applying security patches and upgrading operating systems. They also install new versions of EBT tools produced by the Development group and respond to hardware and software problems.

Database

The database Working Group, led by ErGo, is there to maintain the quality of our database. The ‘Cleaning Girls’ is a group of people whose role is to investigate suspicious behaviour of users and delete notes registered into the database maliciously.

Communication

Claudio VdA leads the communications group, whose aim is to be in contact with EBT users by preparing and sending newsletters from time to time. These newsletters are translated into the same 18 languages in which EBT is translated. This group also keeps track of any opportunities where to advertise EBT. Links to these advertisements or articles are also uploaded on EBT by members of this group.

Support

The support WG, managed by gergapsek, replies to the support requests sent by EBT users. Users can create a support request to either edit/delete a note, moderate or unmoderate hits, merge accounts and any other request which user might think of. These requests are then tackled by Support WG members, who thereafter inform the user that his request has been adhered to. The support team is also responsible for adding and amending city profiles following suggestions by users themselves. They take care of plotting the co-ordinates of a new location registered in EBT onto a map, which map is then displayed in members’ profiles.

Translation

A Translation WG has recently been created and it's headed by avij. This WG will co-ordinate the translations required for EBT web site, info page, newsletters and other related matters. Presently EBT is translated into 18 different languages.

Aniĝo

Kial aniĝi en la asocio? La ĉefa kialo estas partopreni nian projekton kaj helpi pluvivigi ĝin. Aniĝo permesos al vi partopreni la Ĝeneralan Asembleon, kiu kutime okazas dum la internacia somera renkonto. Ankaŭ eblas kandidatiĝi por liberaj lokoj en la estraro. Pri gravaj temoj oni organizos voĉdonadojn dum la ĝenerala asembleo, kaj kiel ano vi rajtos partopreni.

Ni kuraĝigas niajn uzantojn aniĝi en la asocio. Por tio sufiĉas plenigi la demandaron kaj ĝin sendi al:

Anssi Johansson
Viides linja 12 D 74
00530 Helsinki
Finland

La aniĝkotizo estas €10,- jare kaj pageblas banke, poŝte aŭ mane, dum internaciaj aŭ naciaj renkontoj. Vidu la detalojn ĉi-sube.

La kolektita mono estos ĉefe uzata por repagi la servilojn kiuj gastas nian retejon kaj por ĝin evoluigi. Ankaŭ aliajn elspezojn, inkluzive de la administrelspezoj de nia bankokonto kaj nia asocia registriĝo ĉe la Prefektujo de Val-d'Oise en Francio, estos pagitaj per la kolektita mono. La kasisto respondecos pri monkolektado kaj superregos la bezonatajn elspezojn.

Association Européenne des EuroBillTrackers
IBAN: FR10 2004 1010 1239 1918 1V03 364
BIC: PSSTFRPPSCE (La Banque Postale, 1 Rue Edouard Branly, Orléans-la-Source, Orleans 45900 France)
 
 
Entute .:
Valoro.:4 141 851 735
Uzantoj.:217 432 
Biletoj.:225 559 134 
Interesaj trafoj.:1 301 534 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 424 155
2. Flag for Germanio ProChrist3 171 385
3. Flag for Germanio Save Julian Assange2 881 897
4. Flag for Nederlando Vermeer2 714 037
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 365 027
6. Flag for Germanio taucher2 165 500
7. Flag for Germanio BGO2 021 610
8. Flag for Germanio Math Murderer1 920 039
9. Flag for Germanio inDUS1 827 725
10. Flag for Germanio Hilden-Itter1 740 043
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Save Julian Assange7 746
2. Flag for Aŭstrio pluheaVen6 565
3. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.6 001
4. Flag for Germanio kiki13 195
5. Flag for Germanio Hilden-Itter3 092
6. Flag for Slovakio petox2 976
7. Flag for Germanio roberdy2 809
8. Flag for Germanio inDUS2 782
9. Flag for Germanio taucher2 407
10. Flag for Germanio Riemerling2 314