Serĉi uzantajn, urbajn aŭ landajn profilojn en EBT estas facile - simple entajpu la nomon en la serĉujon kaj alklaku la sagsimbolon ().
La serĉo ne estas usklecodistinga, kaj ankaŭ revenigas similajn kongruojn. Serĉo pri ber tial revenigus (inter aliajn) la urbajn profilojn de Berlin kaj ankaŭ Bern.
La serĉtermino devas enteni almenaŭ 3 signojn. Antaŭiraj blankspacetoj estas ignorataj. Ankaŭ, bonvolu rimarki, ke vi ĉiam priserĉu lokigatajn profilojn (ekz. tradukitajn landnomojn).
Rezultoj ordiĝas kategorie (uzantoj, urboj kaj landoj), rilatece (ekzaktaj kongruaĵoj vidiĝas unue), kaj laŭ nombro de biletoj enigataj. Ni ne vidigas profilojn, kiuj havas neniujn biletojn enigitojn aŭ kiuj malaktivas ekde pli ol unu jaro.
Uzu la langetajn ligilojn nur por listigi rezultojn de unu kategorio. Aldone, vi havas elekton traserĉi nur unu kategorion per aldono de lingvoprefikson al via serĉtermino. La prefiksoj estas uzanto:, urbo: kaj lando: por uzantaj, urbaj kaj landaj profiloj, do priserĉo de uzanto: ber revenigus nur uzantajn profilojn kies komenco estas ber.
Kelkaj sekcioj de la retpaĝaro ankaŭ permesas lokan serĉon, kiun indikas speciala butono (). Alklakante la butonon trovas la serĉterminon ene de la listo de profiloj vidigita. Nur vidiĝas la unua kongruanta rezulto. La "3-litera limo" ne aplikas uzante tiun serĉreĝimon. Serĉante malplenan terminon trovos vin mem / vian hejmurbon / hejmlandon en la listo.