EBT logo EuroBillTracker

:. Sekvu viajn Eŭro-biletojn spure ekde la 1ª de januaro 2002

:. Oftaj demandoj
  Biletoj  
  Spurado  
  La retejo  
 
  Uzantoj  
  Leĝaj  
  • Mi faris eraron enskribante bileton, kion mi devas fari?
    Vi povas ŝanĝi viajn proprajn enigojn. Por atingi la ŝanĝo-demandilon, alklaku sur "Biletoj" en la sekcio "Mia konto" de la maldekstra menuo, poste sekvu la ligilon "Korekti biletdatumojn". Pro eviti eblan misuzon, kelkaj limigoj efektiviĝas. La limigojn klarigas la helpoteksto de la demandilo.
    Si vi mem ne povas ŝanĝi la datumon, aŭ se vi spertas iun malfacilecon kun ĝi, la Apogogrupo feliĉe faros la ŝanĝojn por vi. Sendu al la kontaktadreso (vidu malsupron de ĉi tiu paĝo) retmesaĝon, kiu enhavas la jenan informon: seria numero de la bileto, via uzantnomo, via retpoŝtadreso, kaj la ŝanĝoj kiujn vi volas ke ni faru al la biletdatumo.

  • Mi havas nur la nomon de la urbo kie mi recevis la bileton. Kie mi trovas la poŝtkodon?
    Ĉiu lando havas sian propran sistemon de poŝtkodoj. Plena resumo kaj pli da helpo troviĝas en nia sekcio Ligiloj.

  • Mi ĵus enskribis bileton, sed ne vidas punkton sur la mapo, aŭ legas la mesaĝon "koordinatoj nekonataj". Kial?
    Se vi enskribis lokon kiu ne ekzistas en nia datumbazo, ni devas permane enigi la koordinatojn. Voluntulojn aŭtomate avizas la sistemo, kaj ili aldonas la koordinatoj tiel rapide kiel eble. La punkto montriĝas sur la mapo tuj poste.

  • Kiel mi vidos, ke iu retrovis mian bileton?
    Vi ricevos retpoŝtmesaĝon al via registrita retpoŝtadreso, tuj post alia uzanto enskribis unu viajn biletojn. Tiu retpoŝtmesaĝo enhavas ligilon al la biletraporto.
    Se vi trovas ion bileton antaŭe enskribitan, mesaĝo vidiĝas sur via ekrano, kun ligilo al la biletraporto.

  • Ĉu marki biletojn kiel rekomendita de "Where's George" por dolar-biletoj fakte laŭleĝas?
    Jes, ŝajne ĝi ne estas kontraŭleĝa. Unu niaj uzantoj ricevis retleteron de la ECB, kiu konfirmis tion.

    Se vi elektas marki ilin, bonvole nur skribu sur la blanka fono. Ne estas kialo aĉigi la biletojn. Plue, multaj bankoj elkursigas ĉiun bileton kun ajna marko, do vi verŝajne mallongigos la vivtempon de bileto, se vi markas ĝin. Krome, iuj kasistoj jam ekdebatis kun uzantoj pri skribaĉoj, kaj okaze refuzis akcepti tiajn biletojn.

  • Kio estas tiu progresinta formularo, pri kiu oni rakontas? Kiel eblas enskribi 25 biletojn en unu sekundo?
    Ligilo al la progresinta enig-formularo troveblas en la paĝo "Nova bileto"; tiel vi povos enigi ĝis 25 biletojn samtempe. La progresinta formularo nur alireblas post la enigo de via unua monbileto.

  • Kiel mi povas enskribi biletojn sen uzi la interreton? Mi iros al ferioj kaj ne havas interretan alireblecon ĉiutempe.
    Unue, vi ne devas enskribi ĉiun bileton, kiun vi vidas. Sed tiam, vi neniam scios, se la bileto en via mano jam estis vidita en iu malproksima ekzotika lando forfore de vi. :)

    Do, por trankviligi vian mensostaton, pli bonas enskribi ĉiun bileton, kiun vi povas akiri. Se vi ne havas aliron al interreto kiam vi akiras la bileton kaj vi devas elspezi la bileton antaŭ enskribi ĝin en EBT, vi simple povas skribi la biletan informon (valoro, ĉifreto, seria numero, dato) surpaperen kaj tiam enskribi la datumon kiam vi povas uzi EBT-on.

    Alimaniere, se vi volas uzi modernegan solvon por tiu ĉi problemo, vi povas uzi WAP-kapablan GSM-telefonon por enskribi la biletojn. Simple vizitu la adreson http://wap.eurobilltracker.com/ per via telefono, ensalutu per via konto ĉe EBT, ŝanĝu la defaŭltlandon kaj enskribu viajn biletojn. La telefono donos al vi proprigitan adreson post ensaluto, kiun vi devus legosignigi en vian telefonon; tiumaniere vi ne devas enskribi vian retpoŝtadreson/pasvorton ĉiufoje, kiam vi enskribas biletojn telefone.

  • Mi estas membro kaj montris EBT-on al amiko de mi. Mi lasis lin enskribi bileton de mi por montri al li kiel la sistemo funkcias. Ĉu ĝi estas en ordo?
    Tre bonas ke vi alportis novan uzanton al EBT, sed li/ŝi devu enskribi nur la biletojn, kiujn li/ŝi mem havas

    . Ekzistas unu baza regulo: ne enskribu bileton, se vi antaŭe scias, ke la bileto jam estis enskribita de iu alia. Ekzemple, se la bileto estas ricevita de parenco aŭ amiko kiu estas ankaŭ EBT-ano, la bileto ne estu denove enskribata. Escepto je tiu ĉi regulo estas, se iu skribis sur ĝi la adreson de EuroBillTracker — tia bileto estas laŭvole aldonebla. Sed estas konsilinde mencii en la komentĉelo, ke la bileto estas markita.

    Krome, devas esti fizika kontakto inter vi kaj la bileto — ricevi nur la serian numeron kaj alian datumon de amiko retpoŝte estas neakceptebla.

  • Kio estas la "CSV-dosiero"?
    CSV-dosiero enhavas ĉiun informon de la biletoj, kiujn vi enskribis ĉe EuroBillTracker, kaj de ĉiuj viaj trafoj. Vi povas estigi variajn statistikojn de la CSV-dosiero, kun statistiko-programoj aŭ datumbaz-aplikaĵoj kiel, ekzemple, Excel aŭ Access. Troveblas CSV-dosieroj enhavantaj viajn trafodatumon kaj biletodatumon en la rilataj sekcioj sub "Mia konto".

 
 
Entute .:
Valoro.:4 146 139 355
Uzantoj.:217 558 
Biletoj.:225 804 517 
Interesaj trafoj.:1 302 721 
Supraj Uzantoj (# da biletoj) .:
1. Flag for Aŭstrio Moise3 426 531
2. Flag for Germanio ProChrist3 171 620
3. Flag for Germanio Save Julian Assange2 892 510
4. Flag for Nederlando Vermeer2 715 432
5. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.2 374 180
6. Flag for Germanio taucher2 168 500
7. Flag for Germanio BGO2 021 610
8. Flag for Germanio Math Murderer1 922 364
9. Flag for Germanio inDUS1 834 073
10. Flag for Germanio Hilden-Itter1 745 728
Supraj uzantoj (# da biletoj, pasintaj 7 tagoj) .:
1. Flag for Germanio Save Julian Assange7 394
2. Flag for Aŭstrio pluheaVen6 700
3. Flag for Aŭstrio H.i.n.t.i.5 859
4. Flag for Germanio inDUS4 486
5. Flag for Germanio Hilden-Itter3 854
6. Flag for Aŭstrio klapotec3 527
7. Flag for Germanio kiki13 469
8. Flag for Slovakio petox3 223
9. Flag for Germanio roberdy2 884
10. Flag for Aŭstrio klaas klever2 800